ι.ξΑΥΝΟΧ Valinor' Post longaj bataloj Mi lavis en rojoj armilojn, Sed jen - la rivero Elfluas en bluan senfinon. Kaj birdo de l'maro Revekis antikvan destinon Kaptantan nur filojn De l' nobla Krepuska Elfaro. Nin tordante ploras mevo Kaj vekigxas nia revo Kies nomo kvazaux or'... Tie ni renkontos fratojn, Mevoj gvidos la boatojn, Venu ni al Valinor'! Mirinda scipovo - Nek resti nek pasxi el rondo, Kaj kuni kaj fori Tusxante nin el la lontan'. Elmara ombrido Plauxdantas per plumoj de ondo Por firme enkori Je cxiu teran'... Ni venos al Valinor'!.. Finigxis milito Per venka atingo de l' celo, Sed jen - la rivero Elfluas en bluan senrandon, Kaj birdo de l' Maro Per krio min tiras en landon Restantan la stelo Por nobla Krepuska Elfaro. Blankaj plumoj, akra beko, Mevo damnas nin al neko: Nek cxi-tie nek en for' Ni trankvilos ni kvietos - Mevoj krios kvazaux petos: Venu vi al Valinor'. Diabla mispovo - Nek stari nek fali mortante Pro gxia enveno, Pro gxia veneno en kor' - Elmara ombrido Nin vokas cxu krie cxu kante... De tiu momento Ni vivas laux mor: Ni venos al Valinor'!.. 02/03.08.1993