ι.ξΑΥΝΟΧ (omagxe al K. Sajmak) Sxtono Sub Teraj cxieloj - Proksime? Lontane? Sub suno aux steloj? Kun senco aux vane? - Kusxadas la sxtono. Malhela, krudforma, Li krias sen sono Pro tordo endorma. Turmentas lin songxo, Eterna deliro: Ekscito de l'plongxo, Mistero de l' iro, De l' flugo fabelo... Lin logas senventa Profunda cxielo - Aera, argxenta... Li kusxas sen movo, Kaj kreskas la certo: Li estos nek bovo, Nek bird', nek lacerto, Sed filo fiera De l' best' forgesita - Antikve severa Vivajxo elmita Kun fluga scipovo, Kun sxat' je atako - Li estas la ovo, La ovo de drako. La drako en ovo Sopiras kaj plendas, La tempon de l' kovo Li mute atendas... En negxoj kaj maroj, En sabloj kaj torfoj Eksvenis por jaroj Milmiloj da orfoj - Sennombro da fratoj Parencoj sen pruvo - Sub larmoj kaj batoj De hajlo kaj pluvo. Eksteras - senago, Internas - la flamo: Revado pri l' Tago, Pri tusxo da l' skvamo, Pri fajf' de l' flugiloj - Pri ven' de l' patrino. Kaj fluas jarmiloj En morna senfino. Atendas sentime La idoj en sxeloj - Lontane? Proksime? - Sub Teraj cxieloj. Finitas 12.05.1992